Saltu al enhavo

Vikipedio:Forigendaj artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Aŭtora portalo
vdr

Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan petonkape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.

Ne plu aktivaj

[redakti fonton]

Ne plu aktivajn erojn movu al /Arkivo, vidu la suprajn kestojn "Malnovaj diskutoj".

Jaro 2023

[redakti fonton]

Origine nur Lingv/Informkesto, poste vastigita al pliaj uzoj de Lingv

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 27 oktobro 2023 21:47
Artikolo
Ŝablono:Lingv/Informkesto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
LMO, la Ŝablono:Lingv/Informkesto, ne plu ĝisdatigata dum pli ol dek jaroj, estas foriginda nun (ĝi estas entute orfa nun). Ni uzu la pli ĝisdatigatan Ŝablono:Informkesto lingvo-n anstataŭe, kiu ankaŭ kapablas elpreni informerojn el Vikidatumoj. La nura aŭtoro de {{Lingv/Informkesto}} estis ArnoLagrange, eksa administranto kiu malaktiviĝis.

Jen listo de forigindaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 21:41, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
la forigo decidiĝis per kvar poraj kaj neniu kontraŭa voĉo, kaj nun "nur" {{Lingv}} kaj la ceteraj subpaĝoj devus esti prenataj el uzo. Super nabla bonvenas fari tion: Vi informu, kiam la sub/ŝablonoj povas esti forigataj. mi nur atendas plian juĝon de Agloforto, ĉu eblas sen difekto de la tuto eltranĉi Ŝablono:Lingv/Informkesto el la tuta ŝablonaro, aŭ kiel plej bone procedi. ThomasPusch 22:46, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
La 20-an oktobro 2024 plenumiĝis la decido forigi Ŝablono:Lingv/Informkesto, kaj fakte eblus fini tiun ĉi diskuton, ĉar la temo estis origine nur Ŝablono:Lingv/Informkesto. Tamen la temo restis plu "atendanta", ĉar ni volis plu sondi kiom da aldonaj subpaĝoj povus esti prenataj el uzo. Mi nun pledas fini tiun sondadon ene de la sekvaj du, maksimume kvar semajnoj, kaj lasi tion kion ni ĝis tiam ne sukcesis maluzigi. Ĉar la ideo de VP:FA fakte ne estas proponi tiom vastan blokon de centoj da elementoj, kiun trakti poste ne eblas en pli ol jaro, kiam kutime ĉiu decido ĉi tie estu farita ene de semajno. ThomasPusch 10:33, 1 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
post detalegaj laboroj nun finfine eblas tute forigi {{lingv}}, kio delonge estis decidita, nur lastaj laboroj mankis. ThomasPusch (diskuto) 20:00, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
{ {por} } forigo de la 7 pagxoj. Taylor 49 (diskuto) 14:36, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Pri la {{Informkesto lingvo}} ankaŭ kunlaboris ArnoLagrange, kaj mi certas ke li kontentus pri ĝi nun. ThomasPusch (diskuto) 19:16, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. - Sed kiel ni traktu la ceterajn subŝablonojn de {{lingv}}? Ja temas pri aro de ŝablonoj el tempo, kiam Lua ankoraŭ ne estis uzata en Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas pri la forigo de la ceteraj paĝoj, sed {{Lingv}} ne estas ankoraŭ orfa, do ne povas esti forigata tuj tuj. Se vi konsentas pri tio, oni povus orfigi {{Lingv}}-on kaj poste proponi/diskuti la forigojn de la ceteraj subpaĝoj de {{Lingv}}. —Supernabla🪰 21:31, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La ŝablonaro kreita el {{lingv}} estas provo konstrui funkciojn bazitajn sur datumbazo kiu kolektas diversajn datumojn koncerne lingvojn. La tuto estas forigenda nur se oni provizas pli bonan sistemon anstataŭe. --Agloforto (diskuto) 09:38, 1 nov. 2023 (UTC) (AL)[Respondi]
Komento Komento @Agloforto: La propono pri forigo ja origine nur celis la ŝablonojn {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}} de antaŭ la funkcio de vikidatumoj, kiujn efektive laŭ mia impreso bone anstataŭigas la pli noveca {{Informkesto lingvo}}. Ĉu ne??
Pri la "baza ŝablono" {{lingv}} eblas sendepende diskuti. Eble ni tro rapidis riski kunforĵeti ankaŭ ĝin. Sed laŭ mi la ĉefa uzo de lingvonomo estas la adverboj, ekzemple inter krampoj post ekstera ligilo, kaj tiam la signaro {{lingv|oc|e}} ŝajnas al mi simple pli komplika variaĵo de simple {{oc}}. Eble simple la pli vastaj uzoj ekster informkestoj pri lingvoj simple ne sufiĉe konatas inter la nunaj uzantoj. Sed mi ekzemple ne imagas, kie en esperanta teksto mi bezonus iun ŝablonon, kiu tradukus al mi esperantan lingvonomon al lingvonomo en tiu lingvo mem. Tia kazo ŝajnas al mi tiom malofta, ke mi senprebleme tiam pretas per du klavopremoj elkopii kaj enkopii la lingvonomon en la lingvo mem - eĉ se temas pri signoj de iu al mi nekonata ne-latina alfabeto, kiujn mi neniam povus pentri per peniko aŭ krajono sur paperon, sed elkopii kaj enkopii iun ajn signaron en komputilo ĉiam nur kostas du klavopremojn. Se vi bremsas, tute bone, tiam eble varbu ankoraŭ per cito de pliaj ekzemploj, en kiuj {{lingv}} donas valoran helpon en redaktado. ThomasPusch (diskuto) 22:46, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: la origina propono pri forigo nur de la subŝablonoj {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}}, ne ĉion de {{lingv}}. Aidas (diskuto) 12:18, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: Mi konscias ke la tuta ŝablonaro "lingv" estas kompleksa, kaj aprezus la juĝon de Agloforto, por certi kiuj eroj de la komplekso povus ne plu bezoniĝi. Ĉu laŭ vi senprobleme eblas forigi la subŝablonojn {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}}?? Aŭ ĉu eblus forigi ĉiujn 7 paĝojn listigitan supre? Klare ni dekomence ne celis forigi ĉion de {{lingv}}, kaj mi facile bremsas mian proponon pridubi la tutan komplekson. Ni fakte nur diskutas pri forigo de la du subŝablonoj, eventuale kun teknikaj krompaĝoj pri sep subpaĝoj. Sed ĉar la diskuto endormiĝis antaŭ jam 6 semajnoj, necesas denove veki ĝin kaj decidi ĉu fari ion aŭ ĉu tute ne tuŝi ion. ThomasPusch (diskuto) 12:32, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: Mi vidas ke vi lastfoje redaktis en la nokto de la 16-a al 17-a de januaro, tuj post kiam mi alskribis vin. Sed mi certas ke vi havas bonan scion pri la temo kaj tre malvolonte volus forĵeti ion sen via juĝo. Ĉi tie ne temas pri kalkuli verdajn kaj ruĝajn pilkojn kaj sekve reagi, sed temas pri trovi inteligentan kaj bonan solvon por ĉiuj flankoj. Tial mi petas vin enkroĉiĝi en la temon kiam vi venontfoje ensalutas! Ĝis tiam, ThomasPusch (diskuto) 00:55, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: daŭre lastfoje redaktis en la nokto de la 16-a al 17-a de januaro... do daŭre mi ne scias ĉu li/ŝi (agloforto ne en la preferoj precizigis sian sekson, laŭ mia kompreno temas pri li) havis okazon vidi mian peton kaj havis okazon pripensi planon kiom da oni sen damaĝo al la funkcio de la plena ŝablonaro eblos forpreni. Tial mi petas je plia atendotempo! Vere domaĝus, se pro malscio kaj senkomprena forigo de parto difektiĝus la tuta ŝablonaro, kiu jes ja kiel tuto estas valora helpilo. ThomasPusch (diskuto) 19:33, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi fakte ne havas la energion por studi kaj decidi kio estas farenda. Mi nur laboris antaŭ iom da jaroj por konstrui ian sistemon por ligi tutan aron da datumoj rilataj al lingvoj. Se la interkonsento estas ke ĝi ne utilas, mi ne kontraŭstaros. Eble pro tio ke miajn antaŭajn penojn por kontribui en la konstruado de Vikipedio oni povas facile forbalai, mi nun ne plu emas multe kontribui krom pri kelkaj precizaj temoj (laste pri Stefan Zweig). --Agloforto (diskuto) 17:53, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉio kion antaŭ jaroj prilaboris la eksa administranto ArnoLagrange estas daŭre alte aprezata ne nur de mi kaj ĉiuj tiamaj kunlaborantoj, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj kiuj kapablas legi la ŝaĝajn kontribuojn tiam kaj la bonajn kontribuojn en diskutpaĝoj. La sola impreso de Super nabla ĉi-tie estis ke la ŝablono {{Informkesto lingvo}} de ArnoLagrange bone povus roli anstataŭ la pli malnova ŝablono {{Lingv/Informkesto}} de ArnoLagrange, kaj sincere dirite la ŝablonaro de la serio "Lingv" estas tiom ellaborita, ke nefakulo malfacile povos regi ĉion. Ke oni post jardeko aŭ pli revizias, kiu ŝablono ankoraŭ estas aktuala, aŭ kiu ŝablono plej bone majstras difinitan taskon, estas natura fenomeno - jes ja ekzemple la tuta helpa sistemo de vikidatumoj nur ekzistas ekde iom pli ol 11 jaroj, kaj pli aĝaj ŝablonoj ne povis uzi tion: vidu ke mi mem sube voĉdonis por forigo de ŝablono mia de aŭgusto 2006, kiu vere ne plu estas bezonata, kaj mi tute kontentas pri la nova ŝablono de 2016, kiu bone transprenas ĝian rolon. Kaj mi eĉ ne scias ekde kiam ni uzas la programlingvon Lua en ŝablonoj de la e-lingva vikipedio, garantiite la ekuzo estis antaŭ malpli ol 11 jaroj. Mi foje renkontas la ŝablonaron de la serio "Lingv", plej kutime juĝas la ŝablonaron tute helpa, kvankam foje ĝi laboras tiom diskrete ke oni eĉ ne rimarkas ĝian helpon, kaj tial ni nepre ne volus forigi ĉion, jam pro tio ke almenaŭ mi tute ne havas superrigardon kio tiam ne plu funkcius. Mi citas de la 16-a de januaro: "Klare ni dekomence ne celis forigi ĉion de {{lingv}}: Ni fakte nur diskutas pri forigo de la du subŝablonoj, eventuale kun teknikaj krompaĝoj pri sep subpaĝoj." Kaj mi ĝojus havi fakan juĝon, ĉu eblas eltranĉi tiujn du subŝablonojn, sen ke la tuto ne plu funkcias. Kompreneble oni ankaŭ povas provi forpreni iujn partojn, vidi ĉu tio kreos iujn simptomojn, kaj se estas tiel restarigi la forigitaĵoojn. Sed tio estas la neprofesieca maniero agi... Fakte mi persone ekde 2013 atendas la revenon de ArnoLagrange al Vikipedio, kiun mi konsideris vera animo de la projekto - kompreneble nova uzanto, kiu kreas iujn paĝojn, ankaŭ estas bonvena, sed almenaŭ al mi mankas la "projekta animo Arno". Ĝuste tial ni ne volis pro nekompreno fari ion malsaĝan kaj ekde fino de oktobro atendas bonan konsilon ĉu aŭ kiel eblas juĝi iun je supraĵa vido ne plu uzatan ŝabloneron forprenebla kaj konsideri ĝin anstataŭigata per alia ŝablono de la sama ekskolego... ThomasPusch (diskuto) 17:18, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Agloforto kaj Super nabla: Agloforto en pli posta persona retpoŝta noto al mi konfirmis, ke la Ŝablono:Lingv/Informkesto devus esti forprenebla, sen ke aliaj eroj de la sistemo fiaskus. Tamen ni laŭ mia percepoto ankoraŭ nenion forigis, ĉu??? Tamen mi hodiaŭ vidis la paĝon pri la naŭatla lingvo, kie informkeste estas lingva klasifikado, kiu jam nun estas fuŝita, kaj mi ne kredas ke tiu fuŝo jam ĉiam estis - klare videble la baza ŝablono uzata por bona montro de la klasifiko, {{LingvaKlasifikado}}, ankoraŭ estas. Ĉu povas esti ke tamen jam iu ero estas forprenita??? Se ekestas fuŝoj kiel tiu ĉi, necesas restarigi la antaŭan staton. Mi esperas ke iu sukcesas malkovri kio ekmalfunkciis en la paĝo pri la naŭatla lingvo - se tie subite ekaperas paneo, la sama paneo povas ekaperi en centoj da aliaj paĝoj, tutegale ke ankoraŭ neniu rimarkis ion... ThomasPusch (diskuto) 00:47, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Temas pri nur 130 paĝoj: Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Ŝablono:Lingv/ kaj Kategorio:Ŝablono:Lingv. Paĝon naŭatla lingvo mi riparis, la fuŝo ne rilatis al "Ŝablono:Lingv/Informkesto". La ŝablono estas neuzata. Krom tio, ĝi estas terure kodumata. Por Por: forigo de tiuj el 130 ŝablonoj kiuj ne plu estas transkluzivigitaj. Uzenda estas {{Informkesto lingvo|}}. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ekzemple, Ŝablono:Lingv/Kodo laŭ radiko Ŝablono:Lingv/kr estas neuzataj, dum ke Ŝablono:Lingv/r estas uzata. Krom tio Ŝablono:Lingv/landoj kaj Ŝablono:Lingv/lando estas dubindaj. Taylor 49 (diskuto) 22:19, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto ĝermo}} mem estas ligiata el neniu artikolo, sed ankoraŭ el multaj diskutpaĝoj kaj aliaj ŝablonoj de la sama familio. Tial mi nature hezitus disŝiri ĝin el la ligiloj. Ĉar tamen ni devos iam solvi la temon, mi nun forprenas nur {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto ĝermo}}, kaj vidos kio okazos. ThomasPusch (diskuto) 01:04, 20 okt. 2024 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Mi proponas ke vi en la sekvaj 20 horoj rigardu la konstruejon, kaj tiam post 20 horoj mi forprenos ankaŭ Ŝablono:Lingv/Kodo laŭ radiko kaj Ŝablono:Lingv/kr. Ŝablonon Lingv/r mi ne volus forpreni laŭ la nuna uzateco, kaj pri Lingv/lando kaj Lingv/landoj mi vere ne scias kion opinii. ThomasPusch (diskuto) 01:42, 20 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

Farite. Mi sukcesis forŝalti la ŝablonon Ŝablono:Lingv/denaskajLaŭNomo sen damaĝi la solan artikolon kiu uzis ĝin Bikola lingvaro.

Taylor 49 (diskuto) 08:41, 21 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi fidas vian juĝon kaj forigos ĉiujn ŝablonojn kiujn vi supre listigis kiel "tuj forigebla". ThomasPusch 07:34, 30 okt. 2024 (UTC) > ✔ Farite 07:39[Respondi]
@Taylor 49: Pri "ŝablono:Lingv": tie la vortumoj kiel {{lingv/ar/e}} nur estas pli komplika formo noti {{ar}}, kaj {{lingv/ar/a}} nur pli komplika formo noti [[araba]]. Mi ĵus jam per permanaj redaktoj reduktis la paĝojn uzantajn la ne nepre bezonatan ŝablonon "Lingv" de 329 al 320, nur teste, mi ne volus nun individue maĉi ankoraŭ 320 paĝojn. Mia propono estus, per roboto redukti la transkluzivigojn per adapto de iuj pli uzataj lingvokodoj de {{lingv/ar/e}} al {{ar}} kaj de {{lingv/ar/a}} al [[araba]] - ni diru pri lingvokodoj en, es, fr, it, de, ar, ru, nl, pt. Poste eblos vidi kiuj lingvokodoj restas, eble ripeti la procedon de iuj malpli grandaj lingvoj (kiel da, cy, lt, lv). Ankaŭ pri iuj grandegaj lingvo mi ne bone scias kiu el pluraj eblaj lingvokodoj uziĝas (ĉu estas cn au zh por la ĉina, ja aŭ jp por la japana - sed senprobleme eblus ŝanĝi ambaŭ formojn, se ie uzataj). Vi surbaze de la longe nefinita diskuto ĉi tie havus la rajtigon robote fari la ŝanĝon por iuj aŭ se vi volus ĉiuj lingvokodoj (por adapto de {{lingv|frr|a}} al [[nordfrisa]], kiun mi ĵus permane faris en paĝo, certe ne estas multaj pliaj uzoj, supozeble nul, tiajn unuopajn kazojn probable pli rapidas permane adapti ol robote). Ĉu vi pretas je tiu ekuzo de via roboto? --ThomasPusch (diskuto) 08:21, 30 okt. 2024 (UTC)[Respondi]
Roboto laboras kun 181 paĝoj en ria listo por lingvoj de,en,fr,ru. 200 ?? transkluzivigoj Taylor 49 (diskuto) 19:06, 30 okt. 2024 (UTC)[Respondi]
Nun ar,da,el,es,eu,fi,he,nds,sv faritaj, restas 161 pagxoj. Taylor 49 (diskuto) 00:17, 3 nov. 2024 (UTC)[Respondi]
cz,hu,no faritaj. Restas 124. Taylor 49 (diskuto) 21:42, 8 dec. 2024 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49 kaj ThomasPusch: Mi estas tute konfuzita de la kompleksa temo. Sed vidante la lastan noton de Taylor ke "restas 124 uzo", mi rigardis la unuan paĝon en tiu listo, estas Manksinsulo, kaj tie vidas la kodon {{lingv|gv|e}}, pro la manksa lingvo. Ĝi funkcias, kaj ne povas esti anstataŭigita per alia ŝablono: {{gv}} ne funkcias, {{mankse}} ne kaj {{lang-gv}} ankaŭ ne. Eblas argumenti, ke simple la aliaj ŝablonoj ne estas bone preparitaj, tio ĝustas, sed estas demando ĉu indas investi vivhoron en vastigo de iuj ŝablonoj por la manksa, konsenteble tre malĉefa lingvo inter la lingvoj de Eŭropo. Kaj ĉu indas investi eble 123 aliajn horojn por same fari pri aliaj lingvoj. Mi proponas simple lasi la ŝablonojn kiuj ankoraŭ restis, kaj fermi la temon, kun bona sento ke sukcesis bone malpezigi vikipedion je multa balasto. Aidas (diskuto) 13:15, 14 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi devas korekti min: ŝajne {{lang-gv}} aŭ pli esperante {ŝ|l-gv}} (l kiel "lingvokodo") tamen funkcias. Ĉu do necesas individue anstataŭigi la 124 uzojn... ? Se mi nun riparas la unuan, restas ankoraŭ 123... Brilaj perspektivoj! Aidas (diskuto) 13:21, 14 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
Ankoraŭ ĝustigo: kvankam "l-gv" ĉi tie bluas, ĝi tamen ne funkcias en la paĝo. Sed tute brutala meto de adverbo mankse malelegante sed efike solvas la problemon... Aidas (diskuto) 13:32, 14 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
  • "Ŝablono:Lingv" kiu havis ankoraŭ 329 uzojn en artikoloj en okt. 2024 (kaj 125 subpaĝojn), nun havas ankoraŭ 102 uzojn. En tiu redukto certe kontribuis almenaŭ Taylor, Aidas kaj ripete ankaŭ mi (ankaŭ hodiaŭ mi elprenis la ŝablonon el ĉirkaŭ 40 paĝoj, ofte samtempe reviziante la paĝojn, ĉar malfacilas al mi ignori mankojn en la foje ekde jaroj ne atentataj paĝoj kiam mi vidas ilin flanke). Se ni daŭre kunlaboras en la forigo, estas realisme tute orfigi la tiam eksan ŝablonon "lingv", kiu vere ne faras ion grandiozan, sed sanĝi la uzojn al simplaj internaj ligiloj kiel [[svede]] aŭ simpla ŝablono kiel {{sv}} tamen nur progresas malrapide. @Taylor 49 kaj Aidas: kaj bonvenas ankaŭ ĉiu alia volontulo: mi vere petas kunlaboron por plu redukti la uzojn de la eksaj 329 kaj nunaj 102 plu al 0. Ankaŭ mi pretas plu kunlabori en tio, kompreneble, sed tiu tasko ne bezonas administrajn rajtojn, do povas kunagi ĉiu, kaj bonas se vere oni dividas tian sekan taskon... ThomasPusch (diskuto) 22:00, 28 feb. 2025 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49: Nun estas ankoraŭ 99 uzoj, mi lastatempe en serĉado ĉefe renkontas simplajn anstataŭigojn de {{lingv|pl|e}} > [[pole]], {{lingv|lt|e}} > [[litove]] kaj {{lingv|la|e}} > [[latine]]. Tiun ŝanĝon pli efike povus fari robota kampanjo. Mi per simpla serĉado ne povas vidi kiom da uzoj de {{lingv|fr|e}}, {{lingv|pt|e}} kaj {{lingv|es|e}} ankoraŭ estas, ĉu tie ankaŭ robota anstataŭigo utilus (se estas 1-2 uzoj, oni permane same rapida kiel roboto). Sed mi ŝatas peti vin per simpla aŭtomata ŝanĝo de {{lingv|pl|e}}) > [[pole]], {{lingv|lt|e}} > [[litove]] kaj {{lingv|la|e}} > [[latine]], kiel vi jam prilaboris interalie cs kaj hu, por simple redukti la nombron de dubaj kazoj, kaj poste persone devi adapti malpli grandan kvanton. Kaj mi ne entuziasmas ankoraŭ alfronti la pliajn dubajn ŝubŝablonojn kiel /denaskaj, /nomo de la lingvo, /r, /landoj, /skribdirekto kaj /lando, kaj decidi kion fari pri la parte alisistemaj Ŝablono:Lingvo, Ŝablono:Informkesto lingvo (en la origina propono de Nabla estis eksplicite uzi tiun ŝablonon anstataŭe kaj nepre ne pridubi ĝin) kaj Ŝablono:LingvaKlasifikado. Tial mi je mia flanko proponas fini la projektegon, kiam {{lingv|LINGVOKODO|e}} kaj {{lingv|LINGVOKODO|a}} ne plu uzatas kaj ankoraŭ iuj spuroj de tio en dokumentadoj estas forigitaj. Se oni volas kaj havas bonajn argumentojn, oni povas malfermi novajn individuiajn proprajn proponojn por ebla forigo de la supraj kvin eroj aparte. Sed la origina tasko forigi "Ŝablono:Lingv/Informkesto" estas sendube plenumita, kaj mi simple ne volas treni diskuton de 2023 ankoraŭ tra tuta 2025 kaj eventuale eĉ pli longe. ThomasPusch (diskuto) 10:01, 1 mar. 2025 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49: Ĉu vi povas fari la robotan kampanjon pri anstataŭigoj de {{lingv|pl|e}} > [[pole]], {{lingv|lt|e}} > [[litove]] kaj {{lingv|la|e}} > [[latine]], eventuale ankaŭ de {{lingv|fr|e}}, {{lingv|pt|e}} kaj {{lingv|es|e}} (eble vi eĉ povas vidi kiom da uzoj ankoraŭ estas, kiom da ŝanĝoj do devus fari la aŭtomatismo)?? Se vi pro iu kialo ne sukcesus pri tio, mi proponas post plia lasta atendado de semajno sekvan semajnfinon, do la 9-an de marto fini la projekton (se iu petegegas havi kelkajn pliajn plej lastajn tagojn, povas ankaŭ esti la 11-a aŭ 12-a de marto). Fine origine nur temis pri Ŝablono:Lingv/Informkesto - tiu temo estas delonge finita, kaj fakte jam delonge eblis fini tiun ĉi temon. Estis nur nia propra perfektemo ankoraŭ ĉiam pliajn uzojn provi forigi, sed tio tute ne estis en la unua propono. Ĉiukaze mi volas finfine fermi la lastan projekton de 2023, kiel mi jam skribis antaŭ semajno.ThomasPusch (diskuto) 23:52, 4 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Faritaj pl lt la pt hr ro it nl. Restas 55 transkluzivigoj, 25 artikoloj, kaj 30 drolaĵoj. Taylor 49 (diskuto) 23:07, 5 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Mi aktualigis la 25 artikolojn (ne nur rilate al uzo de ŝablono "lingv"), kaj nun nur restas la 30 paĝoj, kiujn vi nomas "drolaĵoj". Kaj inter tiuj mi 4 proponis por forigo sendepende de la uzo de ŝablono "lingv". La resto nur estas teknikaj klarigejoj kaj diskutpaĝoj, en kiuj ankaŭ unuopa ruĝa ligilo tolereblus. Do mi proponas forigon de {{lingv}} kaj finon de la diskuto ĉi tie. Ĉu vi konsentas pri tiu finlinio? ThomasPusch (diskuto) 20:06, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Hm, mi supozas ke ni tamen nur povas forigi {{lingv}} post kiam ni trovis konsenton kion fari kun Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj (vidu sube). Se mi jam nun forprenas {{lingv}}, mi suspektas ke tiam kraŝos Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj al kiu oktopuse apartenas plimalpli ĉiuj restaj uzoj de la ŝablono. ThomasPusch (diskuto) 21:27, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas pri forigo de {{lingv}} ... kaj tute ĝuste tio iomete damaĝos la paĝon Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj. frenezaĵo Taylor 49 (diskuto) 23:38, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi sukcesis plene forsubstitui na {{lingv}} kaj ĉiuj ĝiaj subŝablonoj el Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj. Nun {{lingv}} estas tuj forigebla. Taylor 49 (diskuto) 09:02, 13 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Bonas la substituo. Sincere vidite, la nuna forpreno de {{lingv}} ankoraŭ sabotus la funkcion de la pli ol dubindaj kvar listoj "Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj ...", kies forigo jam ekdiskutiĝis sube, kaj supozeble estos unuanima decido por forigo. Tial mi sube proponis decidi pri forigo de la 4 listoj nur post 3 tagoj, kaj proponas lasi {{lingv}} ankoraŭ tiujn du lastajn tagojn. ThomasPusch (diskuto) 11:01, 13 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi daŭre ne havas komputilon, kaj per eta poŝkomputila ekrano sentas ne havi plenan superrigardon. Sed ni tiom skribe antaŭlaboris, ke mi tamen fidas ke plena buĉo de ŝablono "lingv" ne sabotos ion. Do mi finfine forigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 19:56, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi vidas kaj komprenas ke la fina forigo de ĉio el la serio montriĝas neantaŭvidita malfacila, kaj ke Taylor 49 jam kelkajn tagojn ŝvitas baraktante kontraŭ la problemoj en la forigo. Daŭre mi principe tenas mian voĉdonon de forigo, se tio ne kaŭzas eksterordinaran penon. Sed laŭ mi ankaŭ ne estas problemo lasi iujn partojn kiujn finforigi kostus tro da peno. La problemo ja estis ke neniu krom Arno komprenis la vastegan aranean reton de forte interplektitaj ŝablonoj. Se vere nur iu eta parto restas, kiun forigi kraŝigas tro multajn paĝojn, tiam ne necesas ankoraŭ tagojn kaj semajnojn investi en principan forigon je ajna kosto... Aidas (diskuto) 17:12, 19 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Jaro 2024

[redakti fonton]

364 diskutpaĝoj + unu ŝablono

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-05-29
Artikolo
Ŝablono:komento tagoj de la monato 2024 04 28 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Diskuto:2-a de januaro ... Diskuto:31-a de decembro (tuta jaro krom Diskuto:1-a de januaro kaj Diskuto:20-a de januaro) + Ŝablono:komento tagoj de la monato 2024 04 28 Plendi pri certa uzanto eblas ĉe ria uzantodiskuta paĝo aŭ ĉe Vikipedio:Problemaj uzantoj, amaskreo de 364 diskpaĝoj kun sama enhavo estas tre malproduktiva metodo diskuti kiun oni nepre ne ripetu okaze de venonta konflikto. Taylor 49 (diskuto) 16:05, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 16:05, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
Por Por: La ŝablono superfluas, ĉar ekde hodiaŭ funkcias kombino el {{Dato-atentigo}} kaj skripto en MediaWiki:Common.js. --Tlustulimu (diskuto) 07:51, 3 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: IS (ses trovoj) Taylor 49 (diskuto) 18:31, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo de ĉia tuj videbla noto pri la "neceso ne pli vastigi la paĝojn, sed kontraŭe ankoraŭ draste koncizigi ilin". En la listoj pri tagoj okazis multaj redaktomilitoj, en kiu nomata uzanto kaj pluraj anonimuloj insiste ignoris ĉiujn alvokojn teni la listojn ekvilibraj, kaj kontraŭe tre kriis pri laŭdira cenzuro. La vojo de Tlustulimu montri alvokon nun nur al redaktantoj estas eleganta, sed ĝi nur sufiĉos kiam ĉiuj listoj estos zorge reviziitaj. Laŭ mia kalkulo nun 9 el la 366 listoj estas komplete reviziitaj (de la 5-a ĝis 13-a de majo), mi traktis 2 listojn, la aliajn Thomas. Mi konfirmas (kaj ĉiu povas vidi en la paĝa historio), kiom pena kaj laborinvesta ago estas fari tiujn reviziojn. Se du uzantoj plu faros la reviziadon, ĝi daŭros unu jaron. Kompreneble, se 20 uzantoj kontribuas, la laboro povos esti finita pli frue. Sed dum la problemo ne estas el la mondo, mi insistas pri klara atentigo sur ĉiu el la 366 paĝoj, ĉar mi vidis kiom frustrige estis la ĝisnunaj provoj bremsi la patriotajn redaktojn. Kaj mi urĝe alvokas, ke pluraj administrantoj notu ĉiujn 366 paĝojn en sia atentaro. Ĉar mi vere ne volus, ke ankaŭ mia pena agado fine estos senrezulta, kiam mi provas revizii en junio kaj iu uzanto aŭ anonimulo nerimarkite de mi samtempe reŝtopas la liston en decembro. Aidas (diskuto) 08:43, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ forigo de ĉia Kontraŭ forigo de ĉia tuj videbla diskutpaĝa noto laŭ la pravaj argumentoj de Aidas. Baze vere la vojo "kaŝe montri alvokon nur dum redaktado estas eleganta, sed ĝi nur sufiĉos kiam ĉiuj listoj estos zorge reviziitaj". Krome forigi ĉiujn 366 diskutpaĝojn ĉiukaze ne eblus, ĉar pluraj havas aliajn antaŭajn komentojn. Mi aldonas ke Taylor 49 nur premis min fari saman ŝablonon por ĉiu diskutpaĝo - mi volis meti noton kaj juĝon pri ĉiu listo individue, sed tio ankoraŭ pli malplaĉis al Taylor. Kaj la "Komento IS" de Taylor 49 nur rilatas al personaj notoj al la du aliaj burokratoj kaj al 4 aliaj kunlaborantoj de la paĝoj, kiuj devis scii pri kio temas. Mi havis la impreson ke Taylor aparte incitiĝis pri mencio de uzanto en iuj el la individuaj notoj kaj juĝoj pri ĉiu listo individue, do mi komplete forigis ĉiujn spurojn de la individuaj notoj la 6-an de majo, nur por komplezi al Taylor. Sed en la paĝohistorioj videblas kiom frustriga redaktomilito tie okazis de 2021 ĝis aprilo 2024 - Aidas pravas, ke dum la lastaj du semajnoj bonŝance ne venis novaj kontraŭaj atakoj al la listoj, sed tio povas tuj ŝanĝiĝi, kaj ke nur 9 el la 366 listoj estas komplete reviziitaj. Estus tre bonvene, se 20 uzantoj kontribuus en kompleta revizio de la restaj 357 paĝoj, sed mi jam ĝojus se 20 uzantoj traktos po unu liston kaj ankoraŭ 337 restos. La laboro vere estas tre pena kaj malagrabla. Tial almenaŭ sencas laŭeble klare signi ke la misa konduto en la listoj ne rajtas daŭrigi, ankaŭ en diskutpaĝa noto, kion mi povas malprotekti, se ĝi restos. ThomasPusch (diskuto) 10:47, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi nun ne scias, ĉu entute sencas daŭrigi la penan revizion de la ne-ekvilibraj listoj. La listo pri hodiaŭ estas la lasta kontrolita paĝo, la morgaŭa listo ankoraŭ ne redaktiĝis, kaj mi ne scias ĉu la farota laboro estos sufiĉe protektata kontraŭ energia malfaro kun komentoj "cenzuro!!", se nur estos la ekster rekta redaktado nevidebla admono, kaj en la diskutpaĝo eble post fino de tiu diskuto oni komplete silentos pri ĉia alvoko de neŭtrala redaktado. Se estas la risko ke ĉiu komento kion necesas ekvilibrigi en la listo estus forigita, mi ne volus investi horojn de ne bone protektita laboro en la misajn listojn. Tiam mi (aŭ iu ajn alia uzanto) simple povus meti antaŭ ĉiu nereviziita teksto (nun ankoraŭ 357 paĝoj) ŝablonon {{malneŭtraleco}} - tio signife pli rapidas (!) ol mem tralabori ĉiujn listojn. Sed atentu, Taylor: ankaŭ la ŝablono {{malneŭtraleco}} antaŭvidas ke oni en la koncerna diskutpaĝo klarigas sian kritikon pri la paĝo. Mi povas elprovi la ŝablonon ĉe hazarde elektita listo 14-a de septembro, kiu ankoraŭ ne estas re-reviziita. Aidas (diskuto) 22:27, 13 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
La problemo estas tre reala kaj grava. Iuj malobservadas bazajn regulojn de vikipidumado laŭ kialo de fervoraj personaj emocioj pri iu temo aŭ tempperiodo. Oni devas ĉiel malhelpi ilin fari tion. Mi ne certas pri la mekanismo kiel precize fari, averto, strikta monitorado aŭ ŝlosigo, verŝajne kombino. La nuna situacio malfavoregas al la tuta vikipedio ĉar ĝi estas aĉe uzita. P.S. la samon veras pri ideologiaj redaktoj kiuj malobservas neŭtralecon de diskutado ĉar la temo estas konflikta kaj redaktantoj tute nature havas fortan emociojn laŭ iliaj konoj pri la temo. Sj1mor (diskuto) 08:55, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Atendante Jam la limdato longe pasis. Kutime mi dirus ke en kazo de malsamopinia voĉdonado en tiu ĉi diskutpaĝo la rezulto estos en duba kazo simple nenion ŝanĝi. Sed ĉar mi mem estas opinianto, mi ne volas fari tion kaj ne volas "premi" mian opinion. Sed mi ĉiukaze pro la pendanta diskuto ĉesis plu ripari, koncizigi kaj ekvilibrili pliajn listojn post tiu de la 13-a de majo, same kiel faris Aidas, kaj certas ke ne redaktado de pli ol 350 dubindaj listoj pro principa volo de Taylor komplete ne voli iun aldonan komenton en la diskutpaĝo, nur havi la por simpla leganto plene nevideblan teknikan averton en redakta modo (je kiu mi dankemas), estos tre malbona solvo - fakte "la problemo estas tre reala kaj grava". Mi certas ke ŝablono {{malneŭtraleco}} krie antaŭ ĉiu malneŭtrala listo aspektos malbele, kaj mi certas ke Aidas mem ne volus tiun krian ŝablonon antaŭ 357 listoj, sed nur iom provokis proponi tion (en ĝis nun nur unu, modela paĝo). Ĉiukaze la temo, krom per simpla "rezulto en duba kazo simple nenion ŝanĝi", tutcerte ne estos finebla ĝis la 5-a de majo, kiu jam pasis antaŭ 12 tagoj. Tial mi proponas vastigi la pripensotempon de unu semajno al unu monato, kaj fiksi limdaton la 29-an de aprilo. Antaŭ tiu dato en pliaj 12 tagoj alvenos tre rapide, kaj la temo, se ne ĉiuj paĝoj estas vere detale redaktitaj kaj poste ankoraŭ daŭre monitorataj, sekvos vikipedion multe pli longe. ThomasPusch (diskuto) 22:02, 17 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Daŭre Atendante Ankaŭ la 29-a de majo longe pasis, kaj jam pasis pliaj kvin monatoj sen moviĝo. Estas du voĉoj kontraŭ forigo kaj du por, kaj estas la voĉo de Sj1mor kiu prave substrekas ke la misuzo de la 366 tagaj listoj por detala fokusigo pri kvin jaroj kaj la suferoj de unu lingvogrupo 366-foje (kaj aldone ankaŭ en multaj pliaj paĝoj) estas konsiderinda problemo, tute ne solvita, ĉar por nur revizio de ĉiuj 366 tagaj listoj ankoraŭ estus bezonataj dekaj aŭ centoj da redaktaj horoj. La temo estas malkontentiga, sed nenio moviĝas, kaj diskuton kiu laŭplane daŭru unu semajnon necesos almenaŭ fermi post ses monatoj. Do se ĉi tie ne okazos miraklo, la diskuto fermiĝos fine de oktobro, kun konstato ke restis malsamaj opinioj. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 18 okt. 2024 (UTC)[Respondi]
TAMEN atentindas ke ankoraŭ la plej multaj de la 366 tagaj listoj restas misuzitaj per tendenca propagando de ununura uzanto. Iuj anonimuloj koncizigis kaj ekvilibrigis iujn partojn de unuopaj listoj, ankaŭ Aidas, kaj mi same provis laŭeble kontribui en la savo de la listoj. Sed la laborinvesto vere purigi ĉiujn listojn estas tiom superhoma, ke mi tre dubas ke eblos ene de jaro ripari la listojn. Mi vere alvokas pliajn homojn kontribui en la sveltigo, koncizigo kaj ekvilibrigo de la 366 kronologiaj listoj. ThomasPusch (diskuto) 07:32, 30 okt. 2024 (UTC)[Respondi]
Tamen nun pasis pliaj 10 semajnoj, kaj Thomas daŭre ne ŝovis la tutan blokon kun rezulto "sen konsento" al la arkivo. Ĉu mi faru tion??? Aidas (diskuto) 13:37, 14 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
La noto kiun @Aidas nepre volas vidi estas havigita far {{Dato-atentigo}} (tio ŝajne ne funkcias por la "vida redaktilo", sed tio estas teknika problemo supozeble solvebla), do la 366 listoj + ŝablono ne plu utilas. Mi ne komprenas motivon de la kontraŭa voĉo. Kelkaj skrivas supre pri "malobservo de bazaj reguloj de vikipidumado", "tendenca propagando de ununura uzanto" kaj simile. Eble tio eĉ veras, sed fakte neniel rilatas al la forigpropono. Kaj mi absolute ne volas ke fariĝas "neskribita regulo" ke bonas atentigi pri problemo (eĉ vera aŭ eĉ grava) skribante saman mesaĝon al pluraj 100 da paĝoj. Temas pri tipo de spamado. Se vi volas plendi, bone. Trovu la plej taŭgan lokon, kaj skribu tie, unufoje. Kvankam mi esence subtenas la ideon ekvilibrigi la paĝojn pri unuopaj datumoj, pro kaŭzoj jam diskutitaj aliloke mi ne tre emas fari tion mem. Taylor 49 (diskuto) 20:50, 15 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
Ne forgesu, Taylor, ke la unu noton pri atentigo pri la dekstrema, naciisma malekvilibro de la tagaj paĝoj Thomas metis ŝablone al la 366 diskutpaĝoj nur post via protesto, ke se li metus samecajn notojn individue al la diskutpaĝoj, ke tiam temus pri spamado, ĉar 366-foje notiĝus pli-malpli la sama esenco. Kaj tiel ĉi, per unu diskutnoto kaj per la redakta averto pri limigo de kontribuoj al laŭeble 20 vortoj po jaro, eblas per unu noto, ne per 366, atingi ĉiujn koncernajn paĝojn. La problemo tute ne estas tio kio ĝenas vin, ke iu atentigas pri miso en paĝoj kaj vi ĝeniĝas ke la atentigo estas tro akra, rekta, malĝentila kontraŭ povraj kulpantoj. La problemo estas ke iu ekstreme dekstra, popolisma, naciisma ŝovinisma uzanto en senco de ŝia ideologio manipulis multegajn paĝojn, foje diskrete, ofte tute malferme, kaj inundis la paĝojn per siaj temoj ĉefe ofende al ĉiuj nunaj germaniaj kaj rusiaj civitanoj (almenaŭ ofende al ĉiuj kiuj menciiĝas en la paĝoj germanoj kaj rusoj, ĉar li milfoje bloke nomis ĉiujn "germanojn" kaj "rusojn", ekzemple Luther, Beethoven, Kant, Gogol, LLZ kaj Ĉajkovskij, kiuj ĉiuj longe mortis antaŭ la milito kaj kiuj ĉiuj laŭ nia scio ne murdis unusolan homon, kaj ankaŭ la homojn kiuj nur naskiĝis en la 21-a jarcento, Do nun beboj ĝis 25-jaruloj, amasmurdistoj de la jaroj 1939 ĝis 1944. Tiu popolisma diabligo de grandega homsumo, kiu videble krom kompreni la lingvon de la veraj amasmurdistoj tute ne rilatas al la temo, diagonale kontraŭas principojn de la E-komunumo kaj de Vikipedio. Kaj ke ĉiuj atendas ke unu administranto povas, en investo de 366 laborhoroj (aŭ pli), elserĉi la dubindajn ekstremajn manipulojn. Sed evidente Thomas ankaŭ ne havas tiujn 366 horojn por komplete fari la malagrablan laboron, foje investas 30, foje 10 horojn, kaj ĉiuj aliaj simple atendas ke li iam trovus la mankajn 326 horojn, kaj la aliaj ne malpurigas al si la manojn. Mi en la lastaj 3 monatoj investis duonhoron kaj reviziis duonan jaran liston, tio kompreneble estas ridinde malmulte, konsiderante la necesan kvanton de laboro. Estas ankoraŭ iuj anonimuloj, kiuj helpas en la ekvilibrigi de la politike misuzitaj paĝoj, sed ankaŭ tio ne sufiĉas. Mi rekomendus al Thomas aŭ al alia administranto simple ĉiujn ne jam reviziitajn paĝoj remeti al la stato de januaro 2021 aŭ januaro 2020. Tiam ĉiuj senkulpaj redaktoj post tiu momento perdiĝas, kaj pri tio nepre devas esti klarigo en ĉiu afliktita paĝo, ne nur en teknika atentigo ke oni redaktante bonvole atentu koncizecon. Aidas (diskuto) 09:32, 17 jan. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi vere proponas fermi la temon per ne-forigo de la diskutpaĝa noto, kun du voĉoj kontraŭ tiu forigo (dubinde tria, tiu de Sj1mor), kaj kun nur unu decidita voĉo por forigo. Kaj mi substrekas ke pli grave la problemo tute ne estas solvita: mi supozas ke Thomas en multaj horoj povis purigi eble trionon de la 366 listegoj pri tagoj, sed (almenaŭ) du trionoj ankoraŭ restas tute ne neŭtraligitaj. Mi komprenas ke Thomas vere abomenas ankoraŭ investi 244 horojn en tiun malagrablan temon, komprenas ke Taylor eĉ ne konsideras ekkunhelpi, kaj ankaŭ mia kontribuo estas nur simbola. Sed vere necesas fini la tre malagrablan taskon. Aidas (diskuto) 23:24, 26 feb. 2025 (UTC)[Respondi]

Jaro 2025

[redakti fonton]

Ŝablono:Unua Mondmilito 2025 02 26

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 23 februaro 2025 15:38
Artikolo
Ŝablono:Unua Mondmilito (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi fine de la granda projekto ŝanĝi ĉiujn kategorion de "unua mondmilito" al "Unua Mondmilito" trovis tiun ĉi ridindan navigilon, kiu estas de aprilo 2009 kaj ankoraŭ nun plejparte estas en la angla lingvo: ne mirinde ke ĉiuj tekstoj kiel Russian history, 1892–1917#Russia at war, 1914–1916 French Colonial Empire History of France#World War I Vietnam during the Great War ktp ktp estas ruĝaj, kaj ili ankaŭ estus ruĝaj se oni perfekte tradukus ilin esperanten: ĉar neniuj enhavoj kreiĝis e-lingve dum la lastaj 16 jaroj. Mi vere tre nerviĝas de la temo "unua mondmilito" al "Unua Mondmilito" kaj ne pretas ankoraŭ unu minuton investi (kvankam necesus ne minutoj sed multaj tagoj, eble monatoj) al kreo de mankaj paĝoj kaj riparoj de rompitaj ligiloj pri la temo. Kaj evidente ankaŭ neniu alia e-lingva uzanto entuziasmas pri la temo, alikaze ĉio delonge estus preta inter 2009 kaj 2025. Mi persone subtenas verki pri la 1-a MM (kaj pri ĉiuj aliaj militoj kaj bataloj) kiam temas pri kritiko de militado, sed mi ofte havas la impreson ke la jam kreitaj paĝoj pli festis iun venkantan partion kaj do glorigis militadon. Tial mi proponas post semajno malplenigi la ŝablonon kaj nur lasi iun vakuan signaron " ". Tiam, se iu volas, oni ankoraŭ povos rekomenci fari konvinkan, pli modestan navigilon iam estonte, kaj tiam havos ĝin jam en ĉiuj eblaj paĝoj. Alternative mi ankaŭ povus vivi kun decido ke roboto forigos ĉiun spuron de la navigiloj en ĉiuj paĝoj en kiuj ĝi estis (tio ne estus mia propono). Sed mi certe ne mem faros tiun robotan forigon. Mem rigardu la ŝablonon kaj konvinkiĝu kiom nematura ĝi ankoraŭ estas post 16 jaroj da vegetado...
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 15:55, 16 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kvazaŭ forigita la malnova versio: per transpreno de forte prilaborita alternativa versio - subtenite de tri poraj voĉoj, neniu kontraŭo aŭ dubo por tiu procedo. ThomasPusch (diskuto) 22:45, 26 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Gxi estas uzata kaj havas Q-umon. { {kontraŭ} } malplenigo. Aŭ forigu (rekreo tamen permeseblas), aŭ minimale riparu do forte malampleksigu. Taylor 49 (diskuto) 22:56, 16 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
Nepre la embarasa malmaturaĵo tiel ne rajtas resti. Ke iu kiom ajn fuŝa bloko havas "q-umon" tute ne estas argumento ne forigi aŭ malplenigi ĝin: neniam "q-kodo", do vikidatumero, havas artikolon en ĈIU vikipedia lingvo. Se tute forigi, simple roboto devas forpreni ĉiujn spurojn, kaj rekreo tiam estas pli da laboro. Principe forte forstreki ĉion dubindan en la navigilo kaj lasi la eksteran keston estus bona alternativo, sed tio, kvankam eblas senprocedure kaj maldelikate eltranĉi, ne fareblas en "malpli ol unu minuto". Mi ĉiukaze voĉdonas por tio ke la navigilo ses tagoj ne plu estu videbla en la nuna embarasa formo! Kiel oni procedas, per forigo, kompleta malplenigo aŭ drastega interna eltranĉo de plej multo, fakte ne gravas al mi, sed ankaŭ mi ne pretas investi tempon en zorgeman ĥirurgian eltranĉadon de la malbonaj eretoj. Eble Thomas tamen trovos la energion por radikale eltranĉi, kiu scias. Ĉiukaze for for la nunan staton, kun laŭeble malplej da peno. Aidas (diskuto) 00:00, 17 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi nun en Ŝablono:Unua Mondmilito/provo klopodis elĵeti ĉiujn nekompreneblajn rompitajn internajn ligilojn, kaj la resto aspektas tute dece. Mi eĉ elserĉis ankoraŭ iujn bluajn esperantajn ligilojn, pri kiuj mi supozis ke tekstoj devus esti sub iu titolo. Sume kostis horon. Kompreneble mi ne garantias, ke la navigilo nun enhavas ĉiujn paĝojn kiuj ekzistas pri la temo, kaj tute klare okazis pli da eventoj, do principe oni povus 12-foje aldoni vorteton "interalie ankaŭ". Sed la provo estas nur savi minimuman version de la kesto kaj ne devi forĵeti la navigilon komplete. Tio estus mia kompromisa propono. Komparu ĝin kun la nun ankoraŭ ekzistanta konstruejo Ŝablono:Unua Mondmilito. ThomasPusch (diskuto) 10:06, 17 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
{ {forte por} } transpreno Ŝablono:Unua Mondmilito/provo -> Ŝablono:Unua Mondmilito. Taylor 49 (diskuto) 11:08, 18 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de Ŝablono:Unua Mondmilito/provo kaj Kontraŭ Kontraŭ: forigo de jam riparita Ŝablono:Unua Mondmilito. Taylor 49 (diskuto) 20:18, 23 feb. 2025 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Taylor jam la 23-an de februaro 2025 realigis sian proponon transpreni mian plibonigitan ŝablonon "Unua Mondmilito/provo" al la eksa ŝablono "Unua Mondmilito", tiel ke la paĝo ".../provo" nun ruĝas - tute ĝuste, ĉar la provo jam ne plu estas propono, sed realigita. Tri voĉdonoj estis por tiu transpreno (Aidas konsentis pri pluraj solvoj, ankaŭ pri tiu), neniu kontraŭis aŭ dubis. Do eblas fermi la temon. Mi daŭre suspektas ke ankoraŭ estas pliaj bluaj ligiloj, kiujn sencus enpreni en la ŝablonon, ankaŭ por pli videbligi tiujn paĝojn, sed militado tute ne estas mia preferata temo, kaj tial mi preferas ne investi pliajn horojn en fosado pri eblaj aldonaj temoj, sed lasi la navigilon kia ĝi estas nun. Se iu pli entuziasmas pri la temo militado aŭ simple hazarde renkontas plian paĝon bonan por mencio en la navigilo, daŭre eblos enplekti ĝin. ThomasPusch (diskuto) 22:45, 26 feb. 2025 (UTC)[Respondi]

Bone! Aidas (diskuto) 22:54, 26 feb. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 10 marto 2025 20:21
Artikolo
Koc University Undergraduate Journal of Engineering (KUUJE) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝajne temas pri revuo de studentoj, artikolo kiu ekzistas nur en Cebuano; ĝi ekzistas nek en angla (titolo ŝajnas angla) nek en turka (temas pri studentoj de universitato en Turkio). La referencoj estas fuŝaj kaj ne permesas konstati verecon. Same okazas en la cebua versio. Mi dubas pri enciklopedieco.
Uzanto
--kani (diskuto) 20:21, 3 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
pro tri poroj kaj neniu malporo.--kani (diskuto) 16:54, 10 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vere eblas dubi pri la enciklopedieco de tiu laŭdira bulteno. Sed se, estas utile unue dubi kaj diskuti pri tio en la turka lingvo, poste eble ankaŭ en la angla, se eventuale la bulteno ankaŭ estus en la angla. Ni povas esti feliĉaj ke pri la koncerna Universitato Koç jam estas esperantlingva artikolo - se en la bulteno kunlaborus elstara turka esperantisto, oni povus mencii la publikaĵon per unu frazo en la teksto pri la Universitato Koç. Sed se estas tiom malfacile kontroleblaj referencoj, kaj tiom stranga alilingva reprezentiĝo vikipedia nur en la cebua, eĉ ne en la turka lingvo aŭ iu alia el la 5 plej grandaj vikipedioj, kaj ne estas iu ajn motivo videbla, kial aparte Esperanto estu la dua lingvo post la cebua, tiam la tuto aspektas aparte stranga, kaj tiam mi eĉ estus kontraŭ tiu unu frazo en la e-lingva universitata teksto. Ni povos rekonsideri la temon, kiam en la Angla (en) • Germana (de) • Franca (fr) • Sveda (sv) • Nederlanda (nl) • Rusa (ru) • Hispana (es) • Itala (it) • Pola (pl) krom la cebua estos stabilaj artikoloj pri la "KUUJE", ĉiuj vikipedioj kun signife pli ol miliono da paĝoj, tio aŭtomate signifos ankaŭ ke la referencoj estos konvinkaj tiam. Sed por nun, ne. ThomasPusch (diskuto) 00:36, 5 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 11:44, 5 mar. 2025 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Novaj Federaciaj Landoj

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2025-03-11
Artikolo
Ŝablono:Novaj Federaciaj Landoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ekde hodiaŭ redunda kopio de Ŝablono:Federaciaj landoj sur mapo de Germanio
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 21:20, 4 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per du poraj voĉoj kaj neniu protesto: funkcio fandita en la sablonon Federaciaj landoj sur mapo de Germanio ThomasPusch (diskuto) 19:51, 11 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Ĝis hodiaŭ vespere la ŝablono estis nepre necesa, praktike nur por la teksto Novaj Federaciaj Landoj, sed tiajn dinamikajn mapojn oni ĉiam faru per ŝablono, negrave ke nur unu paĝo bezonas ĝin. Sed per la hodiaŭa vespera adapto de Taylor 49 fakte eblas kunfandi funkciojn de Ŝablono:Novaj Federaciaj Landoj kaj Ŝablono:Federaciaj landoj sur mapo de Germanio, kaj tial ekde hodiaŭ fakte eblas rezigni pri la Ŝablono:Novaj Federaciaj Landoj. Tial mi estas tute por por forigo de la ekde hodiaŭ vespere superflua ŝablono. Mi persone ŝatis, ke la ĝisnuna baza mapo Novaj Federaciaj Landoj.png havis simplan dosieronomon, kaj la nova mapo kiun hodiaŭ faris Taylor 49 baze de la ĝisnuna mapo, havas kompare komplikan, fremdlingvan nomigon 16 substates of Germany with East AKA DDR highlighted.svg, por inviti multajn anglalingvanojn estonte ankaŭ uzi ĝin, sed tio estas nur detala iritiĝo, ĉar la dosieronomon oni tute ne devas tajpi uzante la ŝablonon, ĝi estas nur la fono de la bildo (fakte la anglalingva la priskribo "East AKA DDR" estas malĝusta, ĉar oriento ankaŭ signifus Berlinon, kaj la anglan vorton "substates" por la federaciaj landoj mi ankaŭ nenie ĝis nun vidis, tial la nomo "Novaj Federaciaj Landoj", eĉ se en stranga artefarita lingvo Esperanto, estis fakte pli ĝusta, sed dosieronomo ankaŭ bonas kun miskomprenetoj). Do, per la ĵusa kunfando la malnovan ŝablonon "Novaj Federaciaj Landoj" vere eblas forpreni. ThomasPusch (diskuto) 23:43, 4 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 12 marto 2025 22:41
Artikolo
Giorgio Mariani (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kaj la artikolo kaj la referencoj ŝajnas mempropagando. La artikolo ekzistas nek en itala nek en konsultebla granda lingvo.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:56, 5 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Kvin poraj voĉoj, neniu kontraŭa.--kani (diskuto) 19:57, 15 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, memglorigo. d:Q115680382 Taylor 49 (diskuto) 23:21, 5 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, vere forta suspekto pri memglorigo. Vikidatumaro malkaŝas ke almenaŭ pl:Giorgio Mariani (2025-03-06) kaj eu:Giorgio Mariani (2025-03-07) jam estis forigitaj tie pro sama suspekto, "nia" paĝo nun estas la lasta en internacia vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 19:58, 11 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi dubas pri lia menciindeco. --Tlustulimu (diskuto) 07:46, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Pri lia menciindeco eblas diskuti en la itala Vikipedio aŭ en la kvin plej grandaj branĉoj, se tie aperus artikoloj, sed nun tie estas nenio kaj ne estas io pri kiu eblus diskuti. Aidas (diskuto) 10:25, 13 mar. 2025 (UTC)[Respondi]

Georgios Vasiliou

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 19 marto 2025 14:07
Artikolo
Georgios Vasiliou (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La teksto "Georgios Vasiliou" estis "prova aŭtomata traduko" de novembro 2009, kaj la testo rezultas en konstato, ke la aŭtomata tradukado en 2009 ankoraŭ ne estis sukcesa. Sed la malsukcesa teksto nun pli ol 15 jarojn paradas en Vikipedio, kvazaŭ ĝi ne estus teknika eksperimento, sed vera artikolo. Se anonimulo metus tian tekston nun, ni tre rapide forigus ĝin, sed la algoritmo kiu en 2009 faris tiun eksperimentan provon, fakte ankaŭ estis nur "anonima". Ke estas ŝablona kesto {{polurinda}} supre ne jam signifas ke vere iu homo polurus la tekston, kaj ĉi tie ne temas nur pri poluretoj de la aŭtomata teksto, sed eble pri kompleta novtraduko. Ĉiukaze, estas bone eksperimenti, sed se la rezulto ne estas kontentiga, oni devas aŭ forpreni aŭ plibonigi.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 14:43, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per tri poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 19:48, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, krom ke iu en la sekvaj ses tagoj faros komplete novan paĝon, sed por faro de komplete nova paĝo ĉiukaze neniu iam bezonas permeson, tio same eblas tuj aŭ post jaro, kaj validas ankaŭ por paĝoj pri ĉiuj pli fruaj kaj pli postaj ŝtatprezidantoj de Kipro... Aidas (diskuto) 10:22, 13 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo.--kani (diskuto) 19:55, 15 mar. 2025 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj ...

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 15 marto 2025 18:04
Artikolo
Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj a-d (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Temas pri entute kvar listoj: Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj a-d, Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj e-j, Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj k-r kaj Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj s-z
Kialo: La kvar listoj estas nur eltranĉoj de pli longa listo en la paĝo Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj. La kompleta prezento mem estas ne plu aktualigita ekde jardeko kaj aparte indas diskuto, kion fari pri ĝi, sed la kvar subpaĝoj ne aldonas iun plian informon, kaj simple diserige kopias la malaktualajn informon de la ĉefa paĝo.
Uzanto
do por por forigo de la kvar listoj ThomasPusch (diskuto) 18:04, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per 4 klare poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 19:44, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: klare por forigo de la kvar listoj. Pri la ĉefa artikolo: mi povus krei aŭtomatan liston uzante vikidatumoj. Sed mi skribos pri tion en la diskutejo de la alia paĝo. Stefangrotz (diskuto) 18:21, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de la kvar 4 paĝoj plus Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj a-f plus Vikipedia diskuto:Artikoloj pri Esperanto : lingvoj a-d. Taylor 49 (diskuto) 22:25, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de la kvar eroj. Aidas (diskuto) 10:16, 13 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar la temo estas tiom teknika, ke preskaŭ eblus proponi tujforigon, kaj la decidita forigo de la ŝablono {{lingv}} ankoraŭ dependas de tiuj ĉi kvar subpaĝoj, mi proponas kompromise malaltigi la diskutotempon al tri tagoj kaj jam forigi ilin je sabato 15 marto 2025 18:04, krom se nun tute subite aperus pluraj vetoaj voĉoj - tiam la diskuttempo de plena semajno estus pravigebla. Sed ĝis nun kvar voĉoj klare esprimiĝis por forigo, kaj ne imageblas kialo kiu defendus la 4 listojn. ThomasPusch (diskuto) 10:53, 13 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Tamen pro mia komputila kraŝo nun la forigo daŭris signife pli ol semajnon. Ne gravas, teknikaj paneoj okazas. Paĝoj nun forigitaj, kun la unu ligita diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 19:43, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je post kiam estas stabila opinio kion fari per la paĝo
Artikolo
Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tiun paĝon mi tute ne nepre postulas forigi, sed mi volas almenaŭ diskutigi ĝin. La paĝo prezentas la tekstojn pri la lingvo Esperanto en diverslingvaj vikipediaj branĉoj. Ĝi lastfoje redaktiĝis komence de 2013, sed tiom ruze aranĝiĝis, ke ĝi ŝajnigas esti aŭtomate aktualigata ankoraŭ ĝis fino de 2015, sed tiam ankaŭ la aŭtomatigo ne pli kalkulis. Laŭ tiu kalkulo, fakte de 2012, estis paĝoj pri Esperanto en 179 el la sume 186 diverslingvaj vikipedioj. En 2012 aldoniĝis noto pri tute nova helpilo "Ĝisdata listo da artikoloj en la diverslingvaj versioj de Vikipedio troviĝas nun per Vikidatumoj je d:Q143." Tiu helpilo nun fidinde aktualigite prezentas la plej gravajn faktojn, ke intertempe estas 212 alilingvaj paĝoj pri Esperanto, ankaŭ kiuj estas elstaraj kaj legindaj tekstoj. Fakte ĉio kion la paĝo volas ankaŭ informi, sed pli aktuale. Sed, la lingvoj en vikidatumaro ne havas esperantan nomigon, nur kodon, kaj eble estas aliaj menciindaj informoj meteblaj en la paĝon, kiujn ne eblas ŝtopi en vikidatumojn. Kion vi pensas? Ĉu laŭ vi indas investi laboron en reaktualigo de la paĝo, aŭ ĉu la vikidatuma paĝo d:Q143 tute sufiĉas??
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 19:27, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi estis vokita for de la komputilo dum 90 minutoj kaj tial ni nun savis mian noton de antaŭ pli ol horo. Intertempe Stefan jam supre notis ke li havas ideon pri pli efika enpreno de vikidatumaj informoj en la paĝon. Tio eble jam estas la solvo el la dilemo...ThomasPusch (diskuto) 19:33, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
La temo estas menciinda, sed la paĝo malklara, neaktuala, kaj teknike terura (kvankam evidente Arno investis tempon kreante ĝin). Do Por Por: aŭ forigo aŭ alifaro, kaj Por Por: forigo de Kategorio:Artikoloj_pri_Esperanto kun enhavo, eble krom elektitaj unuopaj paĝoj kies utilo estus pruvita. Taylor 49 (diskuto) 22:34, 12 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: El la kategorio la subŝablonoj Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto/tabelero 1 ĝis 11 jam nun estas teknike tuj forpreneblaj, post kiam la paĝo Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj ankaŭ funkcias sen ili. Supozeble estas pri ĉiuj aliaj eroj en la kategorio, sed mi agas paŝon post paŝo, kaj unue tuj forigas la "tabelerojn 1 ĝis 11", kiuj plej evidente ne plu sencas. ThomasPusch (diskuto) 10:09, 13 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: tujforigo de la 11 subŝablonoj "tabeleroj". La ĝenerala paĝo certe konservindas, se ni povas trovi bonan vojon havi ĝin en aktuala formo. Aidas (diskuto) 10:15, 13 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
La ĝenerala paĝo nun estas aktuala laŭ stato de 2025, kaj estas signife simpligita, do ĝi estas ekster minaco de forigo. Pri la subpaĝoj en la kategorio necesas ankoraŭ individue rigardi: ĉiukaze la subpaĝoj a-d, e-j, k-r, s-z (vidu supre) klare foriras. ThomasPusch (diskuto) 19:40, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 22 marto 2025 20:53
Artikolo
Maroka Saharo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa kaj eta artikolĝermo fare de anonimulo. Ĉefa tialo estas ke la enhavo tute kontraŭdiras tiujn de alilingvaj artikoloj. Mi eĉ proponas, ke ne ekzistu korespondanta artikolo en Esperanto, precize pro la polemiko kiu rezultus el la elekto inter la du versioj de la afero.
Uzanto
--kani (diskuto) 20:01, 15 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per transformo al alidirektilo per 4 poraj voĉoj 19:22, 31 mar. 2025 (UTC)
Por Por: forigo Q14207244. Tute senvalora enhavo. Mi ne principe kontraŭas ekziston de bona artikolo se tiu ekzistus. -- m:Special:CentralAuth/7d4afa9be0 -- m:Special:CentralAuth/M.Bitton -- Taylor 49 (diskuto) 00:34, 19 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
La nekonatulo M. Bitton jam komencis militon kontraŭ la koncepto, konfuziĝis la vikidatuman slipon kaj memstare buĉis la esperantlingvan artikolon, ŝanĝante ĝin en alidirektilon al paĝo Maroko - eble pro tio ke Kani ne metis ŝablonon {{forigu}}. Sed la koncepto mem estas dubinda, kvankam hispana teksto pri la dubinda koncepto nun ankoraŭ estas (es:Sahara Marroquí, de M. Bitton forigita el vikidatumoj). Mi komprenas sencon de paĝo okcidenta Saharo - neŭtrale pri la teritorio, kiu politike iam apartenis al Hispanio kaj ekde 1976 al Maroko, aŭ Maŭritanio, aŭ aparta araba ŝtatumo, kaj aparte pri politika paĝo pri la ŝtatumo "Araba Demokratia Sahara Respubliko". Pli laŭ mi ne skribendas pri la nuntempa teritorio, kaj pli laŭ plej multaj lingvobranĉoj ankaŭ ne estas (kaŭ iuj ankoraŭ estas aparta paĝo "Suda Maroko" d:Q1418613, tio ankoraŭ tolereblus, se bone tradukita el konvinka alilingva paĝo). Kvankam nervas min la memjustico de M. Bitton, mi tamen venas al sama rezulto por por transformo al alidirektilo, kaj pensas ke ne indas disciplinigi M. Bitton, kiu skribis unu sencan esperantan frazon en redakti resumo (tio povas ankaŭ esti verko de Google translate), kaj mi ne scias je kiu grado li entute povas esprimiĝi en Esperanto (legi li sendube kapablas). Aidas (diskuto) 21:49, 22 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ Por Por: forigo, transformo al alidirektilo estas bona solvo, kvankam tiu M. Bitton faris memjusticon. Do postokaze la jam farita ago estas justigita. ThomasPusch (diskuto) 19:21, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Ŝablonoj/Specialaj ŝablonoj

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2025-04-24
Artikolo
Vikipedio:Ŝablonoj/Specialaj ŝablonoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ne ĝisdatigita ekde jaro 2013, redunda, estas tro multaj listoj kun specialaj kaj malspecialaj ŝablonoj, kaj la plejmultaj ŝablonoj tamen nenie estas listigitaj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 20:13, 22 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
Do, listigo de la ŝablonoj estus jes bonvena, se ĝi estas bone ordigita kaj didaktike donas bonan superrigardon. Tamen mi ne scias ĉu tio eble estas teoria penso: mi ekde 2007 lernis pri multaj ŝablonoj kiam mi vidis unu en teksto kaj tiam iris al la ŝablono mem por pli detale rigardi ĝin - en la dokumentado kutime estis ĉiuj respondoj al miaj demandoj, kaj se ne, mi demandis diskutpaĝe kaj iu spertulo tiam ampleksigis la dokumentadon. Tiun ĉi subpaĝon mi neniam vidis ekde miaj komencaj tagoj, fakte ankaŭ la bazan paĝon Vikipedio:Ŝablonoj mi neniam rigardis. Se ĉiuj tiel faras, tiam oni povas ŝpari al si investi multajn horojn en pli pedagogia gvidlibro pri ŝablonoj ĝenerale... Sed mi ne scias, ankaŭ la alilingvajn paĝojn mi neniam legis, kaj ne povas kompari, pro sama motivo, ke mi ne aparte volis lerni pri ŝablonoj ĝenerale, sed mi lernis en praktiko, vidante iujn ŝablonojn en uzo. Do mi singarde estus por pridubo, ĉu vere indas investi aldonan tempon en pli pedagogia prezento aŭ oni nur havu minimuman paĝon. Ĉiukaze la grandaj lingvobranĉoj ŝajne sukcesas sen aldonaj subpaĝoj - kial ne ankaŭ ni sukcesus? Aidas (diskuto) 21:10, 22 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne principe kontraŭas ekziston de tiaspecaj paĝoj se ili estas utile formigitaj. Sed la supre menciita paĝo estas kaosa kaj "specialaj kaj malspecialaj ŝablonoj" estas sensenca klasigado. Taylor 49 (diskuto) 21:57, 22 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas pri la duba kritiko. Sed en la ŝablono ankoraŭ ne estas noto ke ĝia ebla forigo diskutatas, kaj mi forte dubas ĉu iu atentigis la precipan verkinton @Tlustulimu: neniu ajn, ankaŭ burokrato ne, havas la sanktan devon ĉiujn du tagojn kontroli tiun ĉi paĝon. Tial mi proponas kalkuli la semajnon ekde nun, krom se la verkinto Tlustulimu signalas ke li konsentas pri forigo kaj ne bezonas plian tempon por pripenso. Ĉiukaze unu semajno rapidege pasas. Do ĝis 06 apr. 19:13 UTC. ThomasPusch (diskuto) 19:13, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi havas la malagrablan situacion ke Tlustulimu post la 27-a de marto 2025 nur faris du miniaturajn redaktetojn. Principe li tamen devintus vidi per sonorila signo mian noton @Tlustulimu: de la 31-a de marto. Sed evidente li iel estas en paska feriado, aŭ ekstreme okupita ekster vikipedio, momente. Tial mi, vole-nevole, proponas aldoni ankoraŭ 10 tagojn, ĉar se li eventuale ferias ĝis la feriotago paska lundo, la 21-a de aprilo, kaj reestas la 22-an, tiam ĉiukkaze li bezonos iom da tempo por pripenso kiel li traktos la kritikon pri la listo de 2013, pri kiu evidente ankaŭ li mem ne atentis dum la lastaj 12 jaroj. ThomasPusch (diskuto) 18:55, 14 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Lingvokapabloj de simioj

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 2 aprilo 2025 12:23
Artikolo
Lingvokapabloj de simioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
tiu "artikolo" ne havas frazon, mankas kategorio, ekstera ligilo, por tute ne mencii referencojn, informkeston aŭ bildojn, kiuj por artikola ĝermo ne nepras. La tri listigitaj artikoloj pri individuaj simioj havas utilajn informojn kaj restu, sed tiu ĉi paĝo ne aldonas ion al la temo.
Uzanto
Aidas (diskuto) 12:22, 26 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Kvar poraj, neniu malporaj.--kani (diskuto) 21:10, 7 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, malplena, favore al Kategorio:Homoideoj en lingvaj studoj. Taylor 49 (diskuto) 01:36, 27 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Prave, Por Por: forigo ThomasPusch (diskuto) 19:05, 31 mar. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, malplena.--kani (diskuto) 21:10, 7 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 14 aprilo 2025 21:43
Artikolo
Amedeo Natoli Asekuroj kaj Reasekuroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Aspektas propagando. Ekzistas nek en itala (kiel la entrepreno) nek en la franca (laŭ titolo de la libro). Kelkaj referencoj estas falsaj.
Uzanto
kani (diskuto) 21:13, 7 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
neniu kontraŭo. --kani (diskuto) 18:08, 14 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Fondazione Le Stelle di Marisa (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa artikolo: hispanlingva aŭ itallingva fondaĵo en Romo. Ĝi ne ekzistas en itala, kaj en hispana, kreita de sama ulo en sama tago, ĝi estos forigita. La aŭtoro estas tiu de Amedeo Natoli Asekuroj kaj Reasekuroj
Uzanto
--kani (diskuto) 21:20, 7 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
neniu kontraŭo. --kani (diskuto) 18:14, 14 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La paĝo estis forigita en la hispana, nura alia lingvo, kiu same konsideris la artikolon netaŭga.--kani (diskuto) 18:14, 14 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 17 aprilo 2025 21:58
Artikolo
Gabriele Fava (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Aspektas propagando. Neniu referenco, krom tiu de la propra instanco. Ekzistas nur en itala dialekto, sed ne en la itala. Dubinda enciklopedieco.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:22, 7 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
post kompleta traredakto estas 4 entekstaj referencoj plus 3 eksteraj ligiloj, stilo sobrigita, pluraj novaj artikoloj faritaj, kaj argumentado por enciklopedieco, per komparo kun la komparebla biografio Pasquale Tridico. Daŭre ĝi ekzistas nur en Esperanto kaj en la lombarda, ne en la angla, franca, itala, sed tio jam ne estas nia respondeco. ThomasPusch (diskuto) 05:15, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi dividas la dubon pri ebla mempropagando de la paĝo Gabriele Fava. Tamen, ni havas ekstereme malmultajn paĝojn pri temoj de socia sekureco en Italio, kaj kompreneble neniu el la aktivaj vikipediistoj fakas pri la temaro, tial laŭ mi estas tute utile unue iom plenigi nian artikolaron, kaj poste decidi ĉu ni volos tamen buĉi la temon Gabriele Fava simple ĉar ĝi nur ekzistas en la lombarda, ne en la itala kaj ne en la kvin plej grandaj vikipediaj lingvobranĉoj, aŭ ĉu ni simple malfanfaronigos la tekston kaj lasos ĝin kiel sobra teksto. Se la homo vere estas gvidanto de iuj gvidaj institucioj en Italio, li fakte konsidereblas menciinda homo, egale ke itala teksto pri li ankoraŭ ne estas. Tial mi ekordigis la kategoriojn, faris ĝerman artikolon pri la Nacia Instituto pri Socia Sekureco (INPS), kaj momente traktas la ĝeneralan juran temon pri "Kortumo(j) de kontoj". Do mi eĉ ne rigardis ke la teksto estis jam proponita por forigo sep tagojn antaŭ Toy Story 5, kaj subsupozis ke ambaŭ havos ankoraŭ maturigotempon de semajno. Do mi proponus lasi la paĝon ankoraŭ tri tagojn, kaj tiam vidi ĉu pravigeblas lasi la temon en sobrigita formo. ThomasPusch (diskuto) 18:42, 14 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Mi hierau ankoraŭ kreis liston Kortumo de kontrolo kun kvar ĝermaj novaj artikoloj pri la kortumoj de Aŭstrio, Grekio, Germanio kaj Italio (pliaj ĝermaj artikoloj pri aliaj landoj kompreneble bonvenas, sed mia forto sufiĉis nur por 4), kaj povis aktaligi la tekstojn pri tiu de Francio kaj pri la EU. Do la flankefiko, tute sendepende de la dubata teksto pri s-ro Fava, kun la unua nova teksto pri la INPS estas ĉiukaze pozitiva. Sed pri la teksto mem, kiu ankaŭ nun estas sen fuŝe rompitaj ligiloj kaj kategorio: kvankam la homo klare ne estas esperantisto kaj klare ne estas amiko de iu ajn samideano, mi tamen post intensa esploro hieraŭ juĝas lin vikipedia signifa kaj menciinda homo de Italio. Mi supozas ke la same volontula kaj neprofesia itala branĉo simple ĝis nun forgesis fari artikolon pri li: lia antaŭulo en INPS Pasquale Tridico (2019-2023), havas tute decajn artikolojn en la angla, franca, itala kaj pola, kaj la samon ankaŭ meritus la posteulo s-ro Fava. Sed certe nun ne mi aŭ Kani provos komenci vikipediajn tekstojn pri li en la angla aŭ itala, tio estas tasko de la homoj en tiuj projektoj. Sed mi ampleksigis la referencojn en la esperanta teksto de 1 al 6, pluraj el tiuj 6 fontoj pruvas plurajn faktojn, formetis iujn tro entuziasmajn laŭdojn, kaj pensas ke tia sobrigita teksto konvenas por vikipedie signifa persono... eĉ se aspektas groteske ke ni esperantistoj malkovris la temon antaŭ la italaj vikipedianoj, nur post la lombardaj, kaj ni ankaŭnur ekatentis pri la temo pro komence plene fuŝa tekstoprovo de evidenta neesperantisto. Pri pliaj faktoj en la teksto facile troveblus ankoraŭ pliaj referencoj, sed mi malemas investi ankoraŭ horon de mia vivo en tiun por mi fremdan temon de itala jurista funkciulo, kaj mi pensas ke por averaĝa esperanta tekso 6 eksteraj fontoj jam estas bona averaĝo. Malgraŭ ĉiuj kritikoj (mi ekzemple ankoraŭ vidas plurajn fuŝetojn en vikidatumaro pri li, kaj ankaŭ tie ne volas investi ankoraŭ horon): la homo estas menciinda, la esperanta teksto estas teknike kaj stile intertempe kontentiga - kontraŭ kontraŭ forigo de ĝi post la kompleta traredakto. ThomasPusch (diskuto) 08:44, 15 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Mi nun estas Kontraŭ Kontraŭ: forigo de la teksto, kiu per ses referencoj pruvas ke la homo vere ekzistas kaj havas centrajn postenojn en Italio. Mi certas ke ankaŭ pri liaj antaŭaj flankaj pozicioj en la nutraĵentreprenoj Nestlé kaj San Pellegrino oni povus trovi referencojn, sed mi ne volas investi la tempon nun elvringi el la reto referencojn pri tiom malgravaj detaloj kaj ankaŭ ne volas perforti Tomason tion fari. Ses referencoj estas tute bona mezumo por esperanta teksto, kaj sufiĉas por pruvi ke la homo ne estas pure fikcia. La teksto laŭ mi estas sufiĉe malfanfaronigita, kaj plene egalas al mi ke la angla, itala kaj franca Vikipedioj ne jam havas tekston pri li. Ĝustas la konstato ke lia antaŭulo en:Pasquale Tridico ĝis la fino de sia INPS-estrado havis 4 vikipediajn paĝojn, kaj saman mezuron mi metas ankaŭ al la menciindeco de G. Fava. Kio kompreneble pli kontentigas min, estas ke ekestis 5 e-lingvaj paĝoj pri eŭropaj institucioj en 4 landoj de EU kaj aldona listo de superaj revizoraj kortumoj. Jam pro tio mi dankemas al la stranga iniciato eki novan tekston pri temo al kiu mi neniam pensintus. Kaj sincere dirite la origina teksto en la lombarda nun aspektas kompare al la esperanta vere mizeraĉa! Se mi voĉdonus por forigi iun paĝon, tiam mi voĉdonus por forigo de tiu, lombarda paĝo... sed mi ne volas esti malica, fakte la lombarda vikipedio tute ne tuŝas min. Aidas (diskuto) 15:13, 19 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 20 aprilo 2025 9:57
Artikolo
Toy Story 5 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas fuŝa aŭtomata traduko, kiu postulus totalan reverkadon.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:45, 13 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
du kontraŭantoj, kaj vasta redaktado kiu forigis la komencan pravan konstaton de kani ke necesus totala reverkado - reverkado farita, teksto povas resti ThomasPusch (diskuto) 05:08, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi pravas ke tiel ĉi malmatura la teksto ne povas resti. Tamen mi ne garantius, ke ĝin faris aŭtomata tradukalgiritmo, aŭ eble nur relativa komencanto, kiu konas jam multajn gramatikajn regulojn, sed sume verkas en kaprica stilo kaj tute ne senerare. Ĉiukaze ankaŭ bazaj reguloj vikipediaj kiel meto de informkesto kaj de internaj ligiloj ne observiĝis. Sed mi pensas, ke kun relative eta investo eblas savi la tekston, tial mi provizore estas malforte kontraŭ malforte kontraŭ la forigo, kaj jam iomete ekpoluris la ankoraŭ nepretan paĝon. ThomasPusch (diskuto) 17:05, 14 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi devas konfesi ke mi ankoraŭ neniam pagis monon por vidi Pixar- aŭ Disney-filmon en kinejo, tiaj animaciaj filmoj tro infanecas laŭ mi. Sed kompreneble estas diversaj gustoj kaj vikipedio ne nur verkas pri la ŝatataj filmoj de unuopulo. Kaj same laŭ mi drastas por filmo kiu nur publikiĝos en junio 2026 artikolon fari jam nun. Sed ni konscias ke unu el la celo de tiu ĉi kritikejo estas savi senesperajn tekstojn de forigo, kaj tio laŭ mi jen sukcesis. La teksto ne plu estas robota fuŝaĵo, sed homa teksto de sperta esperantisto, kaj fakte ne gravas ĉu fari la laboron pri kreo de nova filmo de 2026 jam en 2025 aŭ nur en 2027. La teksto estas almenaŭ same bona nun kiel miloj da aliaj komencaj tekstoj pri filmoj kaj restu. Kontraŭ Kontraŭ: forigo, in dubio pro reo. --Aidas (diskuto) 15:42, 19 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi ne volas lasi la impreson, ke mi iel ajn estus ŝatanto de tiaj animaciaj Pixar- aŭ Disney-filmoj, mi ĉiukaze ne havas televidon, ĉefe estas en kinejoj kiam mi ferias eksterlande, kie mi provas spekti elektitajn landajn filmojn en o-versio (original-sona), kaj tiam certe ne estas en usonaj animaciaj filmoj. Sed ĝustas la konvinko ke "vikipedio ne nur verkas pri la ŝatataj filmoj de unuopaj vikipedianoj", kaj kvankam mi neniam komencus tekston pri filmo de Pixar aŭ Disney, iom poluri robote komencitan e-lingvan tekston ke ĝi povas resti estas farebla labordonaceto. Ĝustas la konstato ke la diverslingvaj vikipediaj tekstoj pri la filmo de junio 2026 estas tre fruaj, sed jam estas 21 krom la antaŭ unu semajno ankoraŭ senespera esperanta teksto, tial mi dirus ke nun ne jam necesas investi pli da tempo en la tekston de filmo kiun ankoraŭ dum 14 monatoj neniuj infanoj povas spekti. En junio 2026 mi pretas ankoraŭ investi 10 vikipediajn minutojn por aktuale ampleksigi ĝin, sed por nun mi pledas por lasado. Mi ankoraŭ aldonas la oficialan retejon kaj IMDb-retejon, kaj pensas ke la teksto estas tute en ordo nun, vere ne bezonas aldonan flegadon nun kaj certe ne bezonas forigon. Intertempe klare Kontraŭ Kontraŭ: la forigo. ThomasPusch (diskuto) 17:50, 19 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Uzanto:WikitransJS plus subpaĝoj plus diskpaĝo, totale 17

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2025-04-21
Artikolo
Uzanto:WikitransJS (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
rompita forgesitaĵo Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Uzanto:WikitransJS Uzanto-Diskuto:WikitransJS
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 23:54, 13 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
je tri poraj voĉdonoj, kaj Blahma ne uzis la okazon enŝaltiĝi dum monato, kvankam li en tiu periodo aktive redaktis en aliaj paĝoj ThomasPusch (diskuto) 05:18, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 18:12, 14 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vere ŝajnas teknikaj forgesitaĵoj de 2010. Sed mi opinias juste aparte persone atentigi la farinton @uzanto:Blahma pri la dubo pri plua konservo de la eksaj teknikaj laborejoj. Li estas estimata kolego kaj mi ne volas fari ion malantaŭ lia dorso, kio iel rilatas al li. ThomasPusch (diskuto) 08:24, 15 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Bone ke vi faris tion. Taylor 49 (diskuto) 11:52, 15 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 21 aprilo 2025 18:14
Artikolo
Fael Luna (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa artikolo kiu aspektas propagando. Ne estas enkonduka frazo "Ajnulo estas modelo" ktp. La redakto estas fuŝa, foje estas li, foje estas ŝi, sen klarigo. Ne estas enciklopedieco: oni montras gravecon en tute negrava akcidento. Neniu referenco referencas la tekston; ĉiuj estas falsaj, nekalkultante la proprajn sociajn retojn, kiujn mi nek rigardis nek rigardos. La artikolo ne ekistas en la portugala. La foto estis alŝutita en 2024, sed ĉiuj el la malmultaj versioj de la artikolo estas ĵusaj, de 2025.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:30, 14 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kvar poroj/neniu kontraŭoj--kani (diskuto) 23:02, 27 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Por Por: Se ĝustas la foto, li estas bela 19-jarulo. Sed per tio jam finiĝas la informo. La tuta teksto nur estas kirlita ŝaŭmo sen enciklopedia enhavo, kaj la multegaj lingvaj eraroj ankoraŭ pli minusigas la tekston. Li povas kunlabori kun amiko, kiu fotas lin kaj metas la fotogalerion en instagramo... prefere sen teksto, se teksto estas tia kiel ĉi tie. Sed por enciklopedio tia teksto vere ne konvenas, ankaŭ se oni tre bonvoleme rigardas ĝin. -- ThomasPusch (diskuto) 08:19, 15 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo, vera konfuzaĵo. Ĉu vi legis informkeste, ke la temulo laŭdire havas religion "masonaĵo/masonado"??? Tiel, de ekstere normalaspektan, sed enhave konfuzitan (aŭ moke malseriozegan) artikolon mi malofte vidis. Eble iuj junuloj faris ĝin vetante ĉu oni rimarkos kaj forigos la kukolan ovon aŭ ĉu ne? Egale, for. Aidas (diskuto) 16:40, 19 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:CZ (3 paĝoj)

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2025-04-24
Artikolo
Ŝablono:Cz (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝablono:Cz kaj Ŝablono-Diskuto:Cz kaj Ŝablono:(cs) -- neuzataj, kodo "cz" estas rekte erara (estu "cs"), forigo de "Ŝablono:Cz" petita jam antaŭ 20 jaroj (de Petro 30. Jul. 2005 05:18 h, ekde aprilo 2025 alidirektilo al la preferinda ŝablono {{cs}})
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 11:57, 17 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
du eksaj paralelaj ŝablonoj ŝanĝitaj al alidirektiloj, la du aliaj eroj komplete forigitaj. La modelo ankaŭ povas servi al pliaj tiaj kazoj, se oni ankoraŭ trovas tiujn. ThomasPusch (diskuto) 08:11, 13 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Mi estas Por Por: forigo de la neuzataj kaj neuzotaj Ŝablono-Diskuto:Cz kaj Ŝablono:(cs), sed Kontraŭ Kontraŭ: foriĝo de la alidirektilo {{cz}}, kiu momente ĵus malplenas, sed kiu scias kiam iu re uzos ĝin. Estas kelketaj tiaj alidirektiloj de "ŝablonoj kun lingvaj kodoj", alia ekzemplo estas alidirektilo {{jp}} al alidirektilo {{ja}}, kaj sincere dirite mi komprenas ke foje iuj homoj havas malfacilaĵojn memori ĉu "ĉeĥe" estas "cs" aŭ "cz" (konsiderante ke en multegaj kodoj) "CZ" estas la lando Ĉeĥio, aŭ ĉu "japane" estas "ja" aŭ "jp" (konsiderante ke en multegaj kodoj "JP" estas la lando Japanio). Mi konsentas ke oni pri ŝablonoj ne havu ekscese multegajn alidirektilojn, sed alidirektiloj {{cz}} kaj {{jp}} pli utilas eviti fuŝe urĝajn ligilojn, ol ke ili kreus "koŝmare grandan laboron en bontenado". ThomasPusch (diskuto) 14:22, 19 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Ĵuste la risko aŭ pli vere neevitebla estiĝo de bontenkoŝmaro estas la plej dura argumento por forigo de kaj {{cz}} kaj {{jp}} kaj eble pliaj samtipaj ŝablonoj:
Post forigo la ularo rapide lernas ke "cs" kaj "ja" estas la ĝustaj kodoj. Sen forigo estiĝos porkejo kun {jp} kaj {ja} kaj pliaj, kaj ĉiam kiam iu redaktas la paĝon, ri devos esplori kion la drola ŝablono {jp} faras. Ŝablonoj estas multegaj, sufiĉe malfacilas lerni la utilajn, ne indas devi lerni ankaŭ kion {cz} kaj {jp} faras. Taylor 49 (diskuto) 15:39, 19 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Neniu DEVAS lerni kion {cz} kaj {jp} faras. Nur la alidirektiloj evitas ke ne tiom atentaj uloj akcidente faras fuŝon. Tio estas la senco de ĉiuj alidirektiloj. Tial mi same estas por forigo de "diskuto:cz" kaj "(cs)" kaj por teno de la alidirektiloj cz kaj jp. Mi simple ne kredas ke la "bontenado" de tiuj apartigiloj kostas kaj kostos tiom da laboro. Laŭ mi aspektas simple kiel principa emo forigi apartigilojn, kiuj laŭ mi ekde jaroj ne kaŭzis ajnan problemon. Mi provizore estas nur por forigo de la du nomitaj eroj kaj Kontraŭ Kontraŭ: forigo de ĉiuj nenomitaj alidirektiloj... Aidas (diskuto) 16:56, 19 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto: teno de la alidirektilo {{jp}} al ŝablono {{ja}} kaj alidirektiloj {{jp}} al ŝablono {{ja}}, kaj forigo de la restaj, nebezonataj eroj ("diskuto:cz" kaj "(cs)"). Tamen Aidas miskonceptis ke la apartigiloj jam estis "ekde jaroj": ilin nur en aprilo 2025 instalis Taylor 49 paralele al tiu ĉi diskuto, ĉar jam kompreniĝis ke alidirektiloj konsideriĝus bonvenaj kaj paralelaj ŝablonoj kun sama celo sed malsamaj nomoj ne. Tial fakte Taylor 49 dankinde mem forigis la du paralelajn antikvajn ŝablonojn, anstataŭante ilin per sveltaj alidirektiloj, kaj ankaŭ devus esti kontenta. --ThomasPusch (diskuto) 08:13, 13 maj. 2025 (UTC)[Respondi]

Amasego da rubo post "Lingv/"xxx

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2025-04-28 aŭ tuj
Artikolo
Ŝablono:Lingv (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
vidu sube
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 13:26, 21 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
forigita ĉio kion eblas forigi nun (vidu longan liston de nun ruĝaj ligiloj sube). Principa konsento pri la forigo estis jam antaŭe, nur teknike la forigo estis pli komplika kaj necesis paŝon post paŝo maluzigi la ŝablonojn antaŭ ol eblis ilin forpreni sen kaŭzi damaĝojn al aliaj paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 16:21, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]

Mi forte subestimis gravecon de la problemo "subpaĝoj de Ŝablono:Lingv daŭre estas uzataj", kaj riparo estis multe pli temporaba ol atendite. Sed nun mi prizorgis plejparton. :-) #Origine nur Lingv/Informkesto, poste vastigita al pliaj uzoj de Lingv

Protokolo pri (trofruaj) forigoj de "Lingv/"xxx

[redakti fonton]

Subpaĝoj

[redakti fonton]

De la iam longega listo nun restas nur (vidu sube):

Plutenendaj

[redakti fonton]

Prizorgendaj aŭ forigendaj iam post forkonekto (NE nun)

[redakti fonton]
Kaj estas neniu premo forigi ĝin. La ŝablono trankvile restu laŭ mia opinio. ThomasPusch (diskuto) 16:26, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]

Jam forigeblaj

[redakti fonton]

Bv forigu la rubon. Taylor 49 (diskuto) 13:26, 21 apr. 2025 (UTC)[Respondi]

✔ Farite kaj Komento Komento: Mi forigis ĉiun "rubon", do ŝablonojn ne plu en uzo. Tamen {{Lingv}}, {{Lingv/a}}, {{Lingv/e}} kaj {{Lingv/r}} aspektas al mi ankoraŭ tro uzataj, ilin mi ne pretas jam forigi. ThomasPusch (diskuto) 06:52, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La 4 listigitaj konsentite havas kelkajn transkluzivigojn, sed nur el savice neuzata {{ArtikoloPriEsperanto}} kaj el diskutpaĝoj. Do forigo kaŭzos ruĝajn ligilojn en kelkaj diskutpaĝoj, sed ne ruinigos iun artikolon. Taylor 49 (diskuto) 12:07, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Konsentite - vere iuj rompitaj ligiloj en diskutpaĝoj tolereblas, sed mi ankoraŭ vidis ligilojn al artikoloj, kaj ne konjektis, ke ŝajne ili "nur" rilatas al la neuzata {{ArtikoloPriEsperanto}}. Mi do kuraĝas forigi la ŝablonojn {{Lingv}}, {{Lingv/a}}, {{Lingv/e}} kaj {{Lingv/r}}, kaj poste eblos vidi ĉu eblas pli bone forpreni ŝablonon {{ArtikoloPriEsperanto}}, kiun mi jam volis buĉi je la 1-a de aprilo, sed tiam sistemaj avertoj bremsis min. Ŝablono "Lingv/dokumentado" ankoraŭ ligiĝis al {{Lingv/ethnologue}}, kies uzoj ne jam komplete ŝanĝiĝis al {{ethnologue}}, sed nun la ligiĝo al {{Lingv/ethnologue}} jam estas for kaj ankaŭ {{Lingv/dokumentado}} povas trankvile foriri. ThomasPusch (diskuto) 12:57, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 6 majo 2025 13:12
Artikolo
Shamim Hossen (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Aspektas memreklamado, ekzistas en neniu alia lingvo
Uzanto
--kani (diskuto) 13:04, 29 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo [2] m:Special:CentralAuth/Ruman_alom (globale forbarita) Q133934426 [3] [4] Taylor 49 (diskuto) 13:13, 29 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
komento komento (kaj tendence kontraŭ kontraŭ): Simpla klako sur la foton en la artikolo jam montras, ke la aserto pri neekzisto en alia lingvo ne ĝustas. Mi ĵus trovis rilatajn artikolojn en diversaj lingvoj kaj eĉ metis la intervikiojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:57, 30 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Q134287606 -- m:Special:CentralAuth/Lasttalk24 (forbarita en unu vikio) -- m:Special:CentralAuth/Runner1000 (globale forbarita) -- en draft. Taylor 49 (diskuto) 19:38, 30 apr. 2025 (UTC)[Respondi]
malforte kontraŭ forigo: malforte kontraŭ forigo: La franca vikipedio nur kritiketas ke la franca teksto ne estas sufiĉe vikiigita. Tiu kritiko ankaŭ validis por la unua versio de la esperanta teksto, sed intertempe la e-lingva teksto estas teknike kontentiga - kompreneble pli bonas se la naskiĝloko ne estas Jessore, Khulna Division, sed bonorde Ĝoŝor, regiono Ĥulno, kaj la parametro universitato ("alma mater") ne miskomprenite skribiĝas "paŝtisto" (??!), ĉar tiam la informkesto ignoras ĝin. Ni ne havas multajn tekstojn pri Bangladeŝo, kaj la teksto hodiaŭ estis instigo signife plibonigi la urban artikolon Ĝoŝor. Mi ne entuziasmas pri la multegaj eksteraj referencoj bengallingvaj, ĉar al kiu esperantisto ili en tia kvanto utilus, sed tiom longe ke la teksto ekzistas en la bengala kaj ankoraŭ en 4 pliaj lingvoj (momente ĝi ekzistas en 12 aliaj lingvoj), ni estu pli grandanimaj pri tia teksto ol la kritikegaj anglaj vikpedianoj, eĉ se la tekston puŝis iu bengala entuziasmulo, kiu ne perfekte regas la francan aŭ Esperanton, kvankam videblas la bona volo. ThomasPusch (diskuto) 22:03, 12 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
PS: Ankoraŭ eblus aldoni tekston pri la taga gazeto Jugantor (d:Q6304791) de Bangladeŝo - mi tekste aldonis ligilon al vikidatumoj kaj nur forprenis la adjektivon "bonega", ĉar pri tiu juĝo ne eblus havi ajnan objektivan eksteran referencon. Kaj mi konscias ke ĝis nun nur estas e-lingva artikolo pri la urbego Ĝoŝor en regiono Ĥulno, ne jam teksto pri la ĉirkaŭurba distrikto Ĝoŝor, d:Q1862981, jam ekzistanta en 33 vikipediaj lingvoversioj. Sed kompreneble, la e-lingva redaktado pri Bangladeŝo estas en tre komenca fazo... ThomasPusch (diskuto) 09:58, 13 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La baza kritiko de Kani ke la teksto ne ekzistus en aliaj lingvoj evidente estis miskompreno. Mi tial kalkulas ankaŭ la elpaŝon de Tlustulimu kiel voĉdono kontraŭ forigo. La teksto nun estas same reklama (memreklama aŭ fremdreklama) kiel tre multaj aliaj e-lingvaj tekstoj pri aktoroj aŭ muzikistoj, kiuj havas malmultajn aŭ neniajn eksterajn referencojn, dum tiu ĉi teksto havas tre multajn eksterajn referencojn, nur baze en la bengala, kiuj estus pli pene kontroleblaj, per nur aŭtomata tradukado se oni ne parolas la bengalan. Ke estas almenaŭ tri uzantokontoj kiuj dubinde fortege engaĝiĝis pri tiu temo, estas konstato suspektiga, sed forta engaĝiĝo ne per ŝi mem estas pravigo por buĉo de teksto. Mi konsentas kun kompromiso, se el la nun 12 alilingvaj paĝoj restas almenaŭ 4 inkluzive de bengala teksto (kaj tiuj 4 ne ĉiuj estas signife malpli grandaj vikipediaj branĉoj ol nia), tiam pravigeblas teno ankaŭ de la esperanta teksto, en duba kazo por la akuzito. Vere, la franca teksto estas lingve fuŝeta kaj eble forpreniĝos nur pro tio, sed la esperanta estas lingve en ordo nun, kaj la franca argumento jam ne validas por ni. Aidas (diskuto) 05:53, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vere ĝustas ke iom suspektigas la multlingva redaktado per pluraj uzantokontoj, el kiuj iuj supozeble estas gantopupoj: kiam mi kalkulis antaŭ tri tagoj estis 12 alilingvaj tekstoj, nun estas 14, kaj tio kvankam en la antaŭa semajno forpreniĝis tekstoj en la hispana, bazangla, okcitana kaj en iuj pli malgrandaj vikipedioj. Sed Aidas pravas ke suspekto pri strangeta agado en alilingvaj vikipedioj ankoraŭ ne pravigas buĉon de esperanta artikolo, se tiu estas dece farita, kaj ankaŭ mia nerviĝo antaŭ tri tagoj pri la multaj bengallingvaj referencoj ne estas valida argumento por forpreno de esperantlingva teksto - principe en Esperanto ĉiuj naciaj lingvoj havas saman statuson, ne ekzistas bonaj kaj malbonaj lingvoj por referencoj. Male: biografieto pri bengalo laŭ mia opinio havu pli da indulgo en la esperantlingva branĉo, ĉar ĝis nun "la e-lingva redaktado pri Bangladeŝo estas en tre komenca fazo", kaj ĉiu teksto pri bengalo estas instigo iom pli e-lingve ampleksigi ĉirkaŭajn temojn. Mi tial dirus ke voĉoj de du uzantoj por forigo kaj tri voĉoj kontraŭ (kaj neniu el tiuj esperantistoj estas suspektata esti gantopupo de bengala memreklamanto) estas malunueca rezulto, kaj tia malunueca stato ne sufiĉas por decido aktive forigi artikolon. ThomasPusch (diskuto) 06:38, 15 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu:. Ĉu ĝustas la rezonado ke eblas juĝi vian elpaŝon kiel voĉon por teno de la dubeta teksto? Aidas (diskuto) 16:28, 17 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 11 majo 2025 18:03
Artikolo
Gerone (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Temas pri fuŝeta artikolo kun ĉefa temo pri persona opinio. Ĝi ne ekzistas en itala kaj ekzistas nur en eŭska, sed oni petis tie ĝian forigon. En itala ekzistas apartigilo, sed neniu mencio pri Gerone. Ankaŭ en la itallingva artikolo Mandello del Lario ekzistas neniu mencio pri Gerone. Ŝajne temas pri nova elpensaĵo de konata insistulo pri lago de Como.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:23, 4 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
je kvar voĉoj por kaj neniu duba au kontraŭa ThomasPusch (diskuto) 19:49, 12 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi plene konsentas kun Kani. Suspekteble nova falsaĵ-provo de la forbarita blufulo kiu respondecis pri la aro de blufaj artikoloj pri fikciaj homoj kaj fikciaj vilaoj en Lierna kiujn ni pridiskutis kaj forigis en 2022/2023; vidu: Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2023/Januaro. - Moldur (diskuto) 01:59, 5 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo Q131765651 IP-ulo Taylor 49 (diskuto) 20:19, 6 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Nepre por: Nepre por: Eĉ la du eksteraj ligiloj de la nuna artikolo bone montras ke tie eble estas monta deklivo kun herboj, sed nenio plu:
ThomasPusch (diskuto) 19:48, 12 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 13 majo 2025 14:37
Artikolo
Poplito (mamuloj) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La vorto poplito ne ĝustas tie ĉi. Ĝi signifas Genukavo. Mi jam alinomigis la artikilon al "Poplito (mamuloj)" ĉar mi kreos novan artikolon "Poplito" kun ĝusta deskribo. Se neniu havas bonan ideon kiel nomi tiu ĉi artikolon, tiam ni forigu ĝin.
Uzanto
Stefangrotz (diskuto) 14:03, 6 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per movo al Supertarsa artiko kun tri poraj voĉdonoj ThomasPusch (diskuto) 10:48, 13 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
@Surfo jam aldonis rimarkon pri tion en la komenco de la artikolo en 2017 Stefangrotz (diskuto) 14:45, 6 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: popliteal fossa Poplito kaj hock Poplito (mamuloj). Taylor 49 (diskuto) 20:24, 6 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Klare ke "poplito/genukavo" aŭ "genuo" entute estas io tute alia. Sed kun titolo kaj nomo "Supertarsa artiko" la teksto laŭ mi ne plu estas malĝusta. Tial mi proponas jes komplete forigi la "vorton "poplito" ĉi tie, sed savi la tekston sub nova titolo "supertarsa artiko" (d:Q4349418). Ne estas multaj bestokuracistoj kaj profesiaj rajdistoj kaj ĉevalbredistoj inter la esperantistoj, tial la temo povus ŝajni negrava en esperanto, sed ĉar artikolo pri la anatomiaĵo ekzistas en 12 pliaj lingvoj, mi konjektas ke la temo tamen ekzistas (kvankam ŝajne ne estas vorto por ĝi en ĉiu lingvo; ekzemple en la germana ambaŭ "maleolo" de homo kaj "supertarsa artiko" ŝajne simple nomatas "salta artiko", "Sprunggelenk"). ThomasPusch (diskuto) 20:12, 12 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
Bona solvo, dankon! Stefangrotz (diskuto) 20:15, 12 maj. 2025 (UTC)[Respondi]
✔ Farite per movo al Supertarsa artiko. Taylor 49 (diskuto) 09:30, 13 maj. 2025 (UTC)[Respondi]